James Crafts

James Crafts
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1839 (1839-03-08)
en Bostono, Masaĉusetso
Morto 20-an de junio 1917 (1917-06-20) (78-jaraĝa)
en Ridgefield, Konektikuto
Tombo Church on the Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard
Universitato de Parizo
Universitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Crafts
Familio
Patrino Marianne Crafts Ellison (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Organika kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Robert Bunsen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Mason Crafts (1839-1917) estis usona kemiisto, esploristo, kiu renomiĝis pro la disvolviĝo de aromataj aciligaj kaj alkiligaj reakcioj kune kun Charles Friedel, en 1877.

Li estis la unua profesoro pri kemio en la Universitato Cornell, kaj pli malfrue profesoro pri kemio en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li estis protektito de la franca kemiisto Charles Friedel (1832-1899), kun kiu li sintezis sennombrajn aromatajn komponaĵojn ekde alkilaj kloridoj kaj acetilaj kloridoj. Per tiu reakcio oni povas krei aromatajn hidrokarbonidojn, ketonojn, aldehidojn, ktp.

La dokumento pri la reakcio estis publikigita de ambaŭ kemiistoj en 1877[1] per la titolo "Sur une nouvelle méthode générale de synthèse d'hydrocarbures, d'acétones, etc." donante klaran deklaron pri la rolo de la metala halogenido ("aluminia klorido") kiel katalizilo en la alkiligo samkiel aciligo de aromataj kombinaĵoj. Surbaze de tiu propono, oni povas diri ke unu triono de la tutmonda organika kemia produktado rilatas al aromataj kombinaĵoj kaj konsekvence la ĝenerala intereso pri la sintezo de ilia kemia manipulado.

  1. Catalytic Asymmetric Friedel-Crafts Alkylations

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy